Psalms 36

Al la ĥorestro. De David, sklavo de la Eternulo.

1La pekado de malpiulo parolas al lia koro;
Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
2Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj,
Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.
3La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero;
Li ne volas kompreni, por fari bonon.
4Krimon li pripensas sur sia kuŝejo;
Li staras sur vojo ne bona;
Malbonon li ne abomenas.
5Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco,
Via vereco ĝis la nuboj.
6Via justeco estas kiel la montoj de Dio,
Viaj juĝoj estas granda abismo;
Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.
7Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio!
Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
8Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo,
Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
9Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo,
Kaj en Via lumo ni vidas lumon.
10Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas,
Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.
11Ne paŝu sur min piedo de fiereco,
Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
12Tie falu la farantoj de malbono;
Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.
Copyright information for Esperanto